La distrikto Leipziger Land (germane: Landkreis) de 1994 ĝis la 31-a de julio 2008 estis administra unuo en la nordokcidento de la federacia landoSaksio de Germanio. La urbo Borna estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 752 km² fine de la jaro 2007 loĝis 145 600 homoj; do meznombre 195 sur unu kvadrata kilometro (en tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231). La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kaj la najbara distrikto Muldental unuiĝis al nova distrikto Leipzig.