Saltu al enhavo

Distrikto Mansfeld-Suda Harco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Mansfeld-Südharz)
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
Administra sidejo: Sangerhausen
Areo: 1 448,84 km²
Loĝantoj: 132 034 (fine de 2022)
Loĝdenso: 98
Aŭtokodo: MSH
Oficiala kodo: 15087
NUTS-kodo: DEE0A
Komunumoj: 22
Adreso: Rudolf-Breitscheid-Str. 20/22
06526 Sangerhausen
Retejo: www.mansfeldsuedharz.de
Situo ene de Saksio-Anhalto
situo de la distrikto en Saksio-Anhalto

La Distrikto Mansfeld-Südharz (germane Landkreis Mansfeld-Südharz [LANTkrajs MANSfelt-ZYDharc]) situas en la sudokcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Sangerhausen. La distrikto kovras areon de 1 448 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 132 034 loĝantojn. La distrikto kreiĝis la 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Mansfelder Land kaj distrikto Sangerhausen.

Najbaraj distriktoj ene de Saksio-Anhalto estas nordoriente la distrikto Harco, norde kaj nordoriente la distrikto Salzland, oriente kaj sudoriente kaj sudoriente la distrikto Saale, krome en la najbara federacia lando Turingio la distrikto Kyffhäuser sude kaj la distrikto Nordhausen okcidente.