Distrikto Meißen (1996-2008)
Distrikto Meißen | |
---|---|
Origina nomo | Landkreis Meißen |
Landkreis | |
Administrado | |
Lando | Germanio |
Estas parto de | Saksio |
Administra centro | Meißen |
Demografio | |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) | 150,550 |
Loĝdenso | 238 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 631,69 km² |
![]() Distrikto Meißen sur la mapo de Saksio | |
Kodoj | |
Aŭtaj kodoj | MEI |
Eksteraj paĝoj | |
La oficiala paĝaro | |
La kategorio en la Komunejo | Distrikto Meißen (1996-2008) [+] |
La Distrikto Meißen (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Riesa-Großenhain kunfandiĝis al nova distrikto Meißen. La urbo Meißen estas la administra centro de la malnova kaj ankaŭ la nova distrikto. Sur la areo de 631,69 km² de la distrikto de inter la jaroj 1996 kaj 2008 fine de ĝia ekzisto loĝis 150 550 homoj; do meznombre 238 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la Distrikto Meißen estas signita per 11.

Najbaraj distriktoj estis norde Riesa-Großenhain, oriente Kamenz, sudoriente la urbo Dresdeno, sude la distriktoj Weißeritz kaj Freiberg, oriente Mittweida kaj Döbeln.
Partneraj regionoj
[redakti | redakti fonton]La (malnova kaj nova) distrikto havas partnerajn rilatojn kun
la distrikto Rems-Murr en Germanio (ekde 1990)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj) Arkivigite je 2007-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
- turismaj paĝoj pri la regiono (germanlingvaj)
|