Distrikto Paks
Etoso
Distrikto Paks | ||
---|---|---|
Distrikto | ||
distrikto de Hungario, procesa distrikto [+] | ||
Lando | Hungario | |
Regionoj | Suda Transdanubio, Departemento Tolna | |
Ĉefurbo | Paks | |
- koordinatoj | 47° N, 19° O (mapo)46.63333333333318.866666666667Koordinatoj: 47° N, 19° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 836 km² (83 600 ha) [+] | |
Areo | 836 km² (83 600 ha) [+] | |
Loĝantaro | 45 396 [+] (1-a de oktobro 2022) | |
Denseco | 54,3 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
![]() |
||
Distrikto Paks | ||
![]() |
||
La Distrikto Paks [pakŝ] (hungare Paksi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna. Ĝi situas laŭ Danubo en la nordorienta parto de la departemento.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3d/Paksi_j%C3%A1r%C3%A1s.png/220px-Paksi_j%C3%A1r%C3%A1s.png)
La distrikta ĉefurbo estas Paks, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la ceteraj 12 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 836,00 km², kie loĝas 49 610 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj. En Paks funkcias la unusola hungara atomcentralo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1950 ĝia nomo estis „Distrikto Dunaföldvár”. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj[redakti | redakti fonton]
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Paks
- alia urbo: Dunaföldvár
- grandvilaĝo: Nagydorog, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bikács, Kajdacs, Pálfa kaj Sárszentlőrinc
- vilaĝoj:
- Bölcske, kiu administras ankaŭ vilaĝon Madocsa
- Dunaszentgyörgy, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gerjen kaj Németkér
- Pusztahencse, kiu administras ankaŭ vilaĝon Györköny
- Tengelic
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio