Distrikto Záhony
Etoso
Distrikto Záhony | ||
---|---|---|
Distrikto | ||
distrikto de Hungario [+] | ||
Lando | Hungario | |
Regionoj | Norda Ebenaĵo, Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg | |
Ĉefurbo | Záhony | |
- koordinatoj | 48° N, 22° O (mapo)48.3491422.18925Koordinatoj: 48° N, 22° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 145,95 km² (14 595 ha) [+] | |
Areo | 145,95 km² (14 595 ha) [+] | |
Loĝantaro | 17 604 [+] (1-a de oktobro 2022) | |
Denseco | 120,62 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
![]() |
||
Distrikto Záhony | ||
La Distrikto Záhony [zAhonj] (hungare Záhonyi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ Tiso en la plej norda parto de la departemento (en la nordorienta parto de la lando).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7e/Z%C3%A1honyi_j%C3%A1r%C3%A1s.png/220px-Z%C3%A1honyi_j%C3%A1r%C3%A1s.png)
La distrikta ĉefurbo estas Záhony, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la ceteraj 8 estas vilaĝoj.
La areo estas 145,95 km², kie loĝas 19 369 homoj. La loĝantoj okupiĝas pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj), bestobredadoj kaj servoj (trajna kaj kamiona trafikoj, doganaj kontroloj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Simila distrikto funkciis jam pli frue, sed la distrikta ĉefurbo estis Mándok. Menciindas, ke la distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj[redakti | redakti fonton]
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Záhony'', kiu administras ankaŭ vilaĝojn Győröcske kaj Zsurk
- alia urbo: ’’’Mándok’’’
- grandvilaĝo: Tuzsér, kiu administras ankaŭ vilaĝon Komoró
- vilaĝoj:
- Eperjeske, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Benk kaj Tiszamogyorós
- Tiszabezdéd, kiu administras ankaŭ vilaĝon Tiszaszentmárton
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio