Ditriĥo Lufo la 2-a (Kleve)
Ditriĥo Lufo la 2-a | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1259 |
Morto | 23-an de marto 1308 (48-jaraĝa) |
Familio | |
Patro | Ditriĥo la 5-a/7-a |
Patrino | Aleida of Sponheim (en) |
Frat(in)o | Ditriĥo la 6-a/8-a |
Edz(in)o | Elisabeth von Virneburg (en) (1286 (Gregoria)–) Aleida van Gelre (en) (1280 (Gregoria)–) |
Infanoj | Ditriĥo Lufo la 3-a ( Elisabeth von Virneburg (en) ) Agnes von Kleve-Hülchrath (en) ( Elisabeth von Virneburg (en) ) Elisabeth von Kleve-Hülchrath (en) ( Elisabeth von Virneburg (en) ) Katarina von Kleve-Hülchrath (en) ( Aleida van Gelre (en) ) Reinoud von Kleve-Hülchrath (en) ( Elisabeth von Virneburg (en) ) |
Ditriĥo Lufo la 2-a de Kleve (naskiĝinta proksimume 1260; mortinta inter la 23-a de marto 1308 kaj la 8-a de majo 1309) estis Grafo de Hülchrath kaj reganto de Tomburg.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ditriĥo Lufo la 2-a de Kleve naskiĝis proksimume 1260 kiel filo de Grafo Ditriĥo la 5-a/7-a de Kleve kaj de Alejdisa de Heinsberg. Ditriĥo Lufo estis du fojojn edzo, en dua geedzeco je 1286 kun Lisa de Kessel. Li naskigis almenaŭ 13 gefilojn, inter ili sian postanton Ditriĥo Lufo la 3-a kaj plurajn eksteredzecajn gefilojn.
Ditriĥo Lufo la 2-a, de sia patro ekipita per propra ampleksa heredoparto, tenis politikon tre sendependan kaj ne malofte direktitan kontraŭ sia frato, Grafo Ditriĥo la 6-a/8-a de Kleve, kiu tamen pasis tre malbonŝance kaj faligis lin en altajn ŝuldojn. Interalie Ditriĥo Lufo la 2-a servis kiel vasalo de la grafoj de Geldern kaj de la ĉefepiskopoj de Kolonjo. Ekde 1296 li tenis la titolon Grafo de Hülchrath kaj Sinjoro de Tomburg. En 1298 li vendis al sia frato, Grafo Ditriĥo la 6-a/8-a de Kleve, la landon Linn. Siajn sude lokantajn posedaĵojn, aparte Tomburgon, Ditriĥo Lufo vendis en 1303 al la ĉefepiskopo de Kolonjo, Wigbold von Holte.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dieter Kastner: Die Territorialpolitik der Grafen von Kleve, Duseldorfo 1972 (= Veröffentlichungen des historischen Vereins für den Niederrhein, insbesondere das alte Erzbistum Köln 11).