Saltu al enhavo

Dividita ekrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Variaj afiŝmetodoj de dividita ekrano : 1+3, 3+1 (1:1), 2×2, 3×3, 4×4 (4:3), 1+1 (2:3 vertikale, 8:3 horizontale), 4×3 (1:1), 1/12 (4:3).

Dividita ekrano (angle split screen) estas afiŝa tekniko[1] en komputila grafiko, kiu konsistas el la divido de grafikaĵoj kaj/aŭ teksto en ne-interkovrantaj apudaj partoj, tipe du aŭ kvar rektangulaj areoj. Tio permesas samtempan prezentadon de (kutime) rilataj grafikaj kaj tekstaj informoj sur komputila ekrano. Televidaj sportoj adoptis ĉi tiun prezentmetodaron en la 1960-aj jaroj por tujaj ripetoj.[2]

Origine, ne-dinamika dividita ekrano diferencis de kahelaj fenestraj sistemoj kiel la operaciumo Vindozo, ĉar ĉi-lastaj permesis interkovrantajn kaj libere moveblajn partojn de la ekrano por prezenti kaj rilatajn kaj nerilatajn datumojn de aplikaĵoj al la uzanto. Kontraste, la antaŭaj estis strikte limigitaj al fiksaj pozicioj.

Ekrana divido ankaŭ povas esti uzata por funkciigi du instancojn de aplikaĵo, permesante al alia uzanto interagi kun la dua instanco.

En videoludoj

[redakti | redakti fonton]

Dividita ekrano estas ofte uzata en ne-retaj, ankaŭ kromnomataj « kanapo-kooperativaj » videoludoj kun multludantaj opcioj.

En sia plej kutima formo, dividita ekrano por multludanta videoludo estas aŭdvida eliga aparato kie la ekrano estas dividita en 2 ĝis 4 egale grandajn areojn (depende de la nombro da ludantoj) tiel ke la ludantoj povas esplori malsamajn areojn samtempe sen esti proksimaj unu al la alia. Historie, tio estis tre populara por videoludiloj, kiuj ĝis la 2000-aj jaroj ne havis aliron al Interreto aŭ iu ajn alia reto. Ĝi estas malpli ofta hodiaŭ pro la subteno de retaj, inter-videoludilaj ludoj.[3][4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. David Pogue. "Split Screen Magic at Two in the Morning", October 13, 2005.
  2. Peter Morris. (2006) A Game of Inches: The Stories Behind the Innovations That Shaped Baseball. Ivan R. Dee. ISBN 9781566636773.
  3. Simon Eriksson (October 19, 2018) Split-Screen Gaming: What Happened?. Arkivita el la originalo je 2022-11-30. Alirita November 10, 2019.
  4. Why Split-Screen Gaming is Dying (And Why We Should Mourn It) (September 9, 2015). Alirita November 10, 2019.