Divinas palabras (filmo)
Divinas palabras | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Divinas palabras |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1987 |
Ĝenro | drama filmo |
Reĝisoro(j) | José Luis García Sánchez |
Scenaro | José Luis García Sánchez |
Filmita en | Galegio |
Loko de rakonto | Galegio |
Rolantoj | Ana Belén • Francisco Rabal • Imanol Arias • Esperanza Roy • Aurora Bautista • Juan Echanove • Pedro Reyes • Ernesto Chao • Tito García • Francisco Merino • Cristina Castaño • Ofelia Angélica |
IMDb | |
Divinas palabras (Diecaj vortoj) estas hispana drama filmo de 1987 reĝisorita de José Luis García Sánchez el la samnoma teatraĵo de Ramón María del Valle-Inclán.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La agado okazas ĉe la familio Gailo, tio estas, ĉe la familio de Pedro Gailo, nome loka sakristiano. Li estas edzo de Mari-Gaila kaj ambaŭ estas gepatroj de filino, nome Simoniña. La fratino de Pedro Gailo, nome Juana Reina, mortas, lasante orfo kaj senhelpa Laureaniño, hidrocefala kaj iel monstreca, kun kiu ŝi petis almozon de festo en festo por vivteni sin. Liaj familianoj nun kverelas por disponi el la filo hidrocefala kiel heredaĵo, ĉar konsideras lin valora enspezofonto, kaj ili uzas lin laŭvice de semajnoj. Tiukadre konkurencas la fratino de la mortinta, Marica, kaj Gailo. Dum Mari-Gaila plenumas rendevuon kun sia amanto, Séptimo Miau, grupo de lokanoj ebriigas la kompatindan hidrocefalulon ĝismorte, ĝuste kiam devas okazi la vicoŝanĝo de semajno al semajno. Tial ambaŭ familioj kverelas por eviti la kulpecon de la morto de la knabo kaj la ekonomiajn negativajn rezultojn. Tamen tiu tragedio estas malgravigita pro akuzoj de adolto al Mari-Gaila, kiu estas linĉita de lokanoj, dum ŝia edzo, kiel ekleziulo, nur diras latinajn religiajn vortojn, tio estas "diecaj vortoj".
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Ana Belén, Mari Gaila
- Francisco Rabal, Pedro Gailo
- Imanol Arias, Septimo Miau
- Esperanza Roy, Rosa, La Tatula
- Aurora Bautista, Marica del Reino
- Juan Echanove, Miguelín, el Padrones
- Ofelia Angélica, Juana, la reĝino
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Divinas palabras (película de 1987) en la hispana Vikipedio.