Doboj
Doboj | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo administrative subdivision of Republic of Srpska (en) municipality of Bosnia and Herzegovina (en) vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Bosnio kaj Hercegovino | ||||
Ŝtato | Serba Respubliko | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 74000 | ||||
Telefonkodo | +387-53 | ||||
Retpaĝaro | http://www.opstina-doboj.ba | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Obren Petroviĉ | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 102,549 (1 991) | ||||
Loĝdenso | 106 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | Koordinatoj: 44°43′48″N 18°05′24″O / 44.73°N, 18.09°O (mapo) | ||||
Alto | 143 m [+] | ||||
Areo | 813.9 km² | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Doboj [+] | |||||
Doboj (serbe: Добој) estas urbo kaj komunumo en Respubliko Serba.
Historio kaj gravo
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la milito en Bosnio kaj Hercegovino la komunumo Doboj kovris 691 km². Post la interkonsento de Dayton plejgranda parto de la komunumo kaj la urbo restis en Respubliko Serba. Aliaj partoj de iama komunumo nun estas komunumoj Doboj Istok, Doboj Jug kaj Usora, en la Federacio de Bosnio kaj Hercegovino.
Laŭ la takso de 1991 loĝantaro de la komunumo estis 102.549 de kiuj 27.498 loĝantoj en la urbo.
Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj kaj plej gravaj urboj de la ŝtato. Ĝi estas la plej granda fervoja centro kaj sidejo de la Fervojkompanio de Respubliko Serba.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Doboj havas favoran geografian lokon. Ĝi estas apud la rivero Bosnio, inter du enfluoj - tiu de la Usora al la Bosnio kaj la Spreĉa al la Bosnio. Norda parto de la komunumo havas multajn malaltajn montetojn kaj la suda parto havas pli grandajn montojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo de la urbo aperas en historiaj dokumentoj en la jaro 1415 unue, pri la batalo de Turka kaj Hungara armeoj kiu okazis apud Doboj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo
-
Moskeo Selimia
-
Preĝejo de la Sankta Koro de Jesuo
-
Bejt Ŝalom - Domo de Paco
-
Monakejo Sankta Eta Terezio
-
Fortikaĵo en Doboj
-
Turo de la fortikaĵo