Dobra (Satu Mare)
Aspekto
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Dobra kaj Doba (Satu Mare). |
Dobra | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Satu Mare | |
Alinome | Dobra aŭ Dobratanya (hungare), Dobrau (germane) | |
Komunumo | Supur | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 30′ N, 22° 50′ O (mapo)47.49472222222222.8275Koordinatoj: 47° 30′ N, 22° 50′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 144 m | |
Poŝtkodo | 447291 | |
Loĝantaro | 1 138 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 138949 | |
Dobra (hungare same aŭ Dobratanya, germane Dobrau)[1] estas vilaĝo en Rumanio sude de Satu Mare. Ĝi apartenas administre al la komunumo Supur (Szopor, Supern) kaj al la distrikto Satu Mare.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Dobra havis en 1910: 1 530 (hungarajn kaj germanajn), en 1992: 1 330 (98 % da hungaroj) loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝo vivis 925 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dobra estis menciita skribe unue en 1214 (Dabra). Ĝia unuaj loĝantoj estis verŝajne slovakoj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Dobra apartenis al Hungario (dep. Szatmár).
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Árpád Kupán (n. la 1-an de januaro 1938): lokhistoriisto.
- Károly Pongrátz (n. en 1957) ceramikisto vivanta de la 1980-aj jaroj en Aŭstrio
- Sándor Sarkadi (n. la 6-an de decembro 1887 – Satmaro, 22-a de junio 1959): skulptisto, akvarelisto[2]
- Gyula Sógor (n. la 28-an de junio 1932 – Kluĵo, 17-a de septembro 2003): reformit-eklezia verkisto
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ germanlingvaj loknomoj, listo arkivigita je junio 2013 (germane)
- ↑ Sarkadi Sándor (1887–1959).... Galerio Kieselbach. Alirita 2014-11-12 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Administra mapo de la distrikto Arkivigite je 2023-12-09 per la retarkivo Wayback Machine (rumane kaj hungare)