Dobrzykowice
Aspekto
Dobrzykowice | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Pollando vd | |||
Administrado | |||
SIMC kodo | 0873521 [+] | ||
Poŝtkodo | 55-002 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 522 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 6′ N, 17° 12′ O (mapo)51.0961111117.1925Koordinatoj: 51° 6′ N, 17° 12′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dobrzykowice [+] | |||
Dobrzykowice (esperante: Dobĵikovico; germane: Wüstendorf) estas vilaĝo en la Malsuprasilezia Provinco de la nuna Pollando.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1946 la vilaĝo estis aligita al limoj de postmilita Pollando kiel parto de Regajnitaj Teritorioj. Germanlingva loĝantaro estis ekzilita.
En la vilaĝo estis farita filmtrilogio kun Pavlako kaj Kargulo de Silvestro Ĥeĉinskio: Nur amikoj (1967), Ne estas fortuloj (1974) kaj Amu aŭ ĵetu (1977). En jaroj 2000-2005 pro ĉi-fakto okazis festenoj. Ekde 2010 festeno estas ĉiujara kaj okazas en aŭgusto-septembro nomita kiel unua parto de trilogio Nur amikoj.
Personoj ligataj kun Dobĵikovico
[redakti | redakti fonton]- Herbert Aulich – germana pentristo kaj grafikisto (naskiĝis en Dobĵikovico en 1927)
Fotaro ligita al la filmtrilogio de Silvestro Ĥeĉinskio
[redakti | redakti fonton]-
Domo de Pavlako
-
Domo de Kargulo
-
Originala barilo inter bienoj Pavlako kaj Kargulo
-
Panelo pormemora