Dolní Žleb
Dolní Žleb (Dolní Grunt nad Labem) | |
germane Niedergrund an der Elbe | |
vilaĝo | |
Dolní Žleb kun preĝejo de La plej sankta Triunuo
| |
Oficiala nomo: Dolní Žleb | |
Kromnomo: Děčín XIV-Dolní Žleb | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Děčín |
Administra municipo | Děčín |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Kanjono de Elbo |
Montaro | Elba Grejsmontaro |
Domoj | 88 2015 |
Rivero | Elbo |
Situo | Dolní Žleb |
- alteco | 130 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 50′ 19″ N 14° 13′ 04″ O / 50.83861 °N, 14.21778 °O (mapo) |
Katastro | 10,91 km² (1 091 ha) Dolní Žleb |
Loĝantaro | 141 (2021) |
Denseco | 12,92 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1579 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 405 02 ĝis 407 71 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Dolní Žleb | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Dolní Žleb (germane Niedergrund an der Elbe, ĝis la jaro 1949 Dolní Grunt nad Labem, post la jaro 1949 Dolní Žleb) estas XIV-a parto de statuta urbo Děčín en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas sur maldekstra bordo de suba fluo de rivero Elbo, apud limo kun Germanio, en supermara alteco ĉirkaŭ 130 metroj. Estas ĉi tie registritaj 88 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 141 loĝantoj.
Dolní Žleb estas la plej norda situanta setlejo en Ĉeĥio sur la maldekstra bordo de Elbo, kiu ĉi tie kreis 250 m profundan kanjonon en kretaceaj (mezozoikaj) sabloŝtonoj, la plej profunda en Eŭropo.
Dolní Žleb situas en katastra teritorio Dolní Žleb kun areo 10,91 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1579. Dolní Žleb en la pasinteco apartenis sub děčína senjorujo de familio Thunidoj, plimulto da loĝantoj estis ĝis la jaro 1945 germana.
En la municipo situis unue gastejo, pli poste estiĝis loĝdomoj kaj segejo. En la jaro 1752 ĉi tie situis lernejo, kiu estis en la jaroj 1789-1791 detruita laŭ ordono de deĉina grafo, kiu lasis sekve konstrui novan lernejon, en kiu oni instruis ĝis la jaro 1902. Tiutempe ĉi tie funkciis ankaŭ ĝendarmejo, poŝto, doganejo kaj municipa ofico. En la jaro 1774 estis en Dolní Žleb konstruita fanriko por butonumoj, en la unua duono de la 20-a jarcento ĉi tie situis fabriko Tamany, produktanta ungventojn, tinkturojn kaj ekstraktojn.
Post la jaro 1945 okazis al iom post ioma ellandigo de la devena germana loĝantaro. Sekve de tio pereis parto de la municipo germane nomata Globt (ĉeĥe Klopoty) atinganta ĝis la ŝtatlimo kreata de rojo Klopotský potok (Gelobtbach), kiu estis sekve neniigita (en la jaro 1956) fare de armeo kiel konsisto de limregiona zono. Municipo Dolní Žleb mem pereis en la jaro 1980 pro alligo al urbo Děčín.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 661 |
1880 | 713 |
1890 | 900 |
1900 | 813 |
1910 | 793 |
1921 | 708 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 630 |
1950 | 238 |
1961 | 243 |
1970 | 252 |
1980 | 188 |
1991 | 120 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 151 |
2011 | 188 |
2021 | 141 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Baroka preĝejo de La plej sankta Triunuo el la jaro 1830
- Dia torturo
- Statuo de sankta Anna
- Statuo de Adalberto el Prago
Naturo kaj ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]La teritorio estas konsisto de PPR Elbaj grejsoj. La valo estas en sia suba parto surkreskinta per miksarbaro, super kiu elstaras pli ol 100 m altaj perpendiklaj ŝabloŝtonaj muroj. Ebla ĉi tie trovi vicon da raraj protektitaj kreskaĵoj kaj animaloj. Alflugas ĉi tien blankvosta maraglo kaj fiŝaglo. En rivero Elbo vivas pli ol 20 specioj da fiŝoj, krom aliaj ekde la jaro 1998 atlantika salmo.
Sur la lima rojo Klopotský potok estas pentrinda akvofalo kaj artefarita lageto. Proksime de la fervoja stacio troviĝas pramejo kuniganta Dolní Žleb kun la dekstra bordo de Elbo.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de La plej sankta Triunuo
-
Fervoja stacio
-
Statuo de Adalberto el Prago
-
Domo n-ro 96
-
Ruino de muelejo
-
Rokoj de Dolní Žleb
Rilataj temoj
[redakti | redakti fonton]
|