Dolní Houžovec (germaneSeibersdorf) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio situanta oriente de la urbo Ústí nad Orlicí. Ĝi troviĝas ĉe negrava strato inter Knapovec kaj Horní Dobrouč kaj nun estas parto de Ústí nad Orlicí. Unue ĝi estas menciata en skriba dokumento el la jaro 1292. Ĝi estis servutula vilaĝo de la sinjorejo Lanŝperk, pli poste de la sinjorejo Lanškroun. En la jaro 2009 ĉi tie estis tenata en registro 32 adresoj kaj en la jaro 2001 ĉi tie vivis nur 49 loĝantoj. Dolní Houžovec estas ankaŭ nomo de katastra distrikto kun areo 4,48 km².
Kapelo al sepdolora Maria Virgulino estas pli granda ŝtona kapelo, kiu en la jaro 1904 anstataŭis la originan lignan lapelon, kiun oni pro malbona stato devis malkonstrui. En la jaro 1921 estis la kapelo ekipita per du novaj sonoriloj. En periodo post la jaro 1945 la kapelo ĉiam pli konsumiĝis. Vasta rekonstruo okazis en 90-aj jaroj de la 20-a jarcento kun financa helpo de estintaj germanaj loĝantoj.