Domego de Quaid-e-Azam
Aspekto
Domego de Quaid-e-Azam | |||
---|---|---|---|
urdue قائدِ اعظم کا گھر | |||
angle Quaid-e-Azam House | |||
Domo-muzeo | |||
![]() Fronta vido de la domo-muzeo en Karaĉio. | |||
muzeo [+] | |||
Lando | ![]() |
||
Ŝtato | Sindo | ||
Municipo | Karaĉio | ||
Koordinatoj | 24° 50′ 56″ N, 67° 2′ 3″ O (mapo)24.8488867.03415Koordinatoj: 24° 50′ 56″ N, 67° 2′ 3″ O (mapo) | ||
Arkitekto | Moses Somake | ||
Materialo | Grejso el Gizri | ||
Posedanto de la loko | Registaro de Pakistano | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
Domego de Quaid-e-Azam | |||
![]() |
|||
La domego de Quaid-e-Azam (urdue قائدِ اعظم کا گھر; Quaid-e-Azam signifas «grandan gvidanton»), ankaŭ nomata kiel domo Flagstango (angle Flagstaff House),[1] estas domo-muzeo dediĉita al la vivo de Mahometo Ali Ĝinah, la fondinto de Pakistano. La domego troviĝas en Karaĉio, en la provinco Sindo de Pakistano, kaj estis desegnita de brita arĥitekto Moses Somake.
Tiu estis la ĉefa loĝejo de Ĝinah, kiu loĝis tie ekde 1944 ĝis sia morto en 1948. Eĉ lia fratino Fatima Ĝinah loĝis tie, ĝis 1964. Ĝin aĉetis Ĝinah en 1943 kontraŭ 150 000 Pakistanaj rupioj. La konstruaĵon akiris poste en 1985 la Pakistana registaro, kiu transformis ĝin en muzeon.[2]
Muzeo de Ĝinah
[redakti | redakti fonton]En 1984, ĝi fariĝis la Domo Flagstango, kaj la Muzeo de Ĝinah.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Listo de muzeoj en Pakistano
- Familio Ĝinah
- Domego Vazir, la naskiĝloko de Ĝinah, en Karaĉio.
- South Court, domo de Mahometo Ali Ĝinah en Mumbajo (Barato), kiun nuntempe posedas la registaro de Barato.
- Domo Mahometo-Ali-Ĝinah, alia domo de la fondinto, kiu situas ĉe la strato d-ro Apj Abdul Kalam 10 de la urbo Nov-Delhio (Barato), kiu nuntempe servas kiel la Nederlanda Ambasadejo en Barato.
- Loĝejo Quaid-e-Azam en Ziarat, kie Ĝinah pasigis la lastajn tagojn de sia vivo.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Fronta vido, el la ĝardeno.
-
Fenestroj je la teretaĝo.
-
Vido malantaŭ la domo.
-
La domo vidita tra malnovaj arboj.
-
Arkoj en la ĝardeno.
-
Vido de ĉambro ene de la domo-muzeo.
-
Fenestro.
-
Alia vido ekstere.
-
Enirejo.
-
Eksteraj ŝtuparoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Quaid-e-Azam House Museum, Karachi (angle). Sindh Tourism Development Corporation (STDC). Arkivita el la originalo je 2023-01-26. Alirita 2023-01-26 .
- ↑ Husain, Shahid (2009-05-14). “Quaid-e-Azam House Museum suffers due to water shortage [rompita ligilo]”, The News International (angle).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligoj
[redakti | redakti fonton]- Kritikoj pri renomo de la Domo Flagstango, en DAWN, www.dawn.com. (angle)
- Domo-Muzeo Quaid-e-Azam[rompita ligilo]
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Quaid-e-Azam House en la angla Vikipedio.