Domo La Gabardilla
Domo La Gabardilla | |
---|---|
Administrado | |
Demografio | |
Geografio | |
La Casa de la Gabardilla (Domo La Gabardilla) situas en la municipo Tauste de provinco Zaragozo, en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono.
Loknomo
[redakti | redakti fonton]La nomo "Gabardilla", aŭ "Gabardiella" (kiel aperas en mezepoka dokumento de 1472) estas diminutivo de "gabarda" (speco de sovaĝa rozo), kaj ĝi ricevus tiun nomon, ĉar tiu speco de sovaĝa rozo estus abundintaj en tiu areo. [1]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia distanco al Tauste estas proksimume 24 kilometrojn, kaj ĝia alteco sur la marnivelo 650 metrojn.
La iom levita situo de La Gabardilla, la tiama pli malseka klimato dum mezepoko, kaj la utila agado de la arboj ebligis prizorgi legomĝardenojn kaj fruktarbojn, profitante la freŝecon de la tero, krom tradiciaj cerealkultivaĵoj kaj vitejoj. [2] En tiu loko, mezepoke, oni volis konstrui lageton, ĉar la fruktoplantejoj estus en iu depresio, kiu ricevus pluvakvon, kiu malsupreniris de la proksimaj altebenaĵoj. Ĉi tiu malnova konstruaĵo situas tre proksime al la municipaj limoj kun Castejón de Valdejasa kaj Zaragozo, estante tre proksime al ĝi, la pikdrato, kiu malhelpas eniri la Armean Manovran Kampon "San Gregorio", en la granda monteta etendaĵo "El Castellar". [3]
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas pridisputata La dato de la primitivaj konstruaĵoj de La Gabardilla, ĉar la bazoj ŝajnas esti de la 10-a jarcento aŭ eĉ pli frue, sed la videblaj partoj de la konstruo ŝajnas esti de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. [4]
Tre eble, la turo de La Gabardilla protektis sian valon kaj la reĝan vojon de Tauste al Zaragozo, kiu transiris la "Montojn de Castejón". Tiu ĉi vojo estis necesa, ĉar la vadejo de la Ebro, tra la riverbordaj urboj Gallur aŭ Alagón, implikis multajn malfacilaĵojn kaj danĝerojn pro eblaj plialtiĝoj de la rivernivelo kaj la neekzisto de pontoj inter Zaragozo kaj Tudelo dum pluraj jarcentoj. [1]
La Gabardilla estis parto de aro de konstruaĵoj, kiuj servis kiel protekto kaj defendsistemo de la vojo, kiu transiris la Montojn de Castejón de Zaragozo ĝis Ejea. En 1489 ĝi estis ĉe la kunigo de du reĝaj vojoj.
Ekzistas malnovaj dokumentoj, kiuj traktas malsamajn aferojn rilate al la loko de La Gabardilla el la jaroj 1321, 1421, 1460, 1461, 1471, 1472, 1473, 1476, 1478, 1480, 1489, 1495, 1538 kaj 1544. Bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj el Zaragozo kaj nur kelkaj el aliaj lokoj, ĉar la mezepoka dokumentaro el Tauste malaperis per forbruligo dum 1934.
En 1472 okazis grava proceso, ĉar homoj el Tauste, eldetruis legomĝardenojn, vitejojn, fruktajn arbaretojn kaj kampojn plantitajn per cerealoj en La Gabardilla, opiniante, ke post sia vendo, la loko ĉesis aparteni al la municipo de Tauste. [5]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo, farita per blokoj el ĉizita ŝtono, konservas enirhalon en formo de iomete pinta arko kaj plurajn sagfendojn, karakterizajn por fortikaĵo-domo, eventuale de la 13-a jarcento. [1]
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Arkeologia ejo:
- En lastatempaj arkeologiaj enketoj (2020) nova romia ejo estis malkovrita en La Gabardilla kun ceramikaj materialoj de la unuaj du jarcentoj de nia epoko. [6]
- La arkeologiaj laboroj ĉe la loko "La Gabardilla" konfirmas la ĉeeston de romia vilao en fekunda valo, en areo kun akvoputoj kaj tre proksime al branĉo de la romia vojo, kiu kondukis de Caesaragusta (Zaragozo) al la Pireneoj, tra Segia (Ejea de los Caballeros). [7]
- La elfosadoj ene de la domo konfirmas, ke ekzistis reformo en la 18-a jarcento, kiu detruis la originan plankon. Ekstere oni detektis plurajn bone identigitajn nivelojn. Ne estis trovitaj fragmentoj de islama ceramikaĵo, sed ĉirkaŭ la domo estis trovita abunda ceramikaĵo de romia setlejo de la frua imperia periodo. [8]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aragona regioneto Cinco Villas. [9]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Elfosado en "Casa de la Gabardilla". [9] Arkivigite je 2023-02-18 per la retarkivo Wayback Machine