Domo de Scienco kaj Tekniko (Kecskemét)
Domo de Scienco kaj Tekniko | |||
---|---|---|---|
Tudomány és Technika Háza | |||
![]() | |||
sinagogo ![]() | |||
Lando | Hungario Aŭstrio-Hungario ![]() | ||
Situo | Kecskemét | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 54′ 32″ N, 19° 41′ 40″ O (mapo)46.9090222219.69454167Koordinatoj: 46° 54′ 32″ N, 19° 41′ 40″ O (mapo) | ||
| |||
La iama neologa sinagogo de Kecskemét estas historia monumento, nuntempe funkciante kiel kulturcentro: "Domo de Scienco kaj Tekniko" (hungare Tudomány és Technika Háza).
Historio
[redakti | redakti fonton]La judoj ekloĝis en Kecskemét en 1746. Ili unue uzis preĝdomon, poste malgrandan sinagogon. La nun videbla sinagogo konstruiĝis inter 1864-1868. En 1911 tertremo okazis, poste ĝi estis renovigita. Dum la 2-a mondmilito la urbaj judoj grandparte pereis, germanaj armeaj unuoj profitis la sinagogon por stalo. En 1966 la urbo aĉetis la konstruaĵon kaj en 1974 ekfunkciis en ĝi la Domo de Scienco kaj Tekniko.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b8/Kecskem%C3%A9t_1911_f%C3%B6ldreng%C3%A9sk%C3%A1r.jpg/220px-Kecskem%C3%A9t_1911_f%C3%B6ldreng%C3%A9sk%C3%A1r.jpg)
La konstruaĵo situas sola. Dum la trakonstruo ĝenerale la ekstera parto restis, sed interne oni forigis ĉiujn restintajn sakralajn objektojn.
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]En la konstruaĵo oni ofte aranĝas konferencojn kaj koncertojn, krome porokazaj kaj konstantaj ekspozicioj estas videblaj. Ankaŭ kelke da oficejoj trovis lokon en la iama sinagogo.