Domo je Bauhausstraße 12 (Vajmaro)
Domo je Bauhausstraße 12 en Vajmaro, Germanujo, nomiĝas nuntempe hotelo Villa Hentzel.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Starigis ĉi konstruaĵon en 1873/74 ĉefkonstruisto Karl Eduard Kurth post kiam estis farita peto pri senjora vilaokonstruo. Cetere, la tuta strato iam nomiĝis laŭ Kurth.[2] Nur tri jarojn post la starigo la konstrukomisiinta profesoro Wolff forlasis la urbon.
Nova posedanto iĝis la bankisto Arnold Callmann, kiu bankrotis en 1889 kaj sekve la respondeca sindiko aljuĝis la tuton al la kortega bakisto Hermann Türk. Tiam ordoniĝis plialtigo de la tuto je du etaĝoj. En la 1910-a jaro la grandduka landtribulanestro Ernst Obbarius akiris la domon: gastis tie krome la filologo Rudolf Steiner kaj la vidvino de la teatrodirektoro August von Loën.
En la kuro de la tempo kaduko senteblis, kaj bombatakoj de la Aliancanoj ege damaĝis la komplekson.[3]
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La pluretaĝa konstruaĵo estas klasikisma. Tipas por tio la avankorpo kun balkono kaj korinta ordo de kolonoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ listo de vajmaraj tranoktejoj
- ↑ Art. "Kurth, Karl Eduard", ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 269
- ↑ Christiane Weber: Villen in Weimar, vol. 2, RhinoVerlag Arnstadt und Weimar 1997, p. 183 ss.