Saltu al enhavo

Donĉo Simeonov Ĥitrov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donĉo Simeonov Ĥitrov
Persona informo
Naskiĝo 1925
Morto 17-an de januaro 1991 (1991-01-17)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Bulgario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Donĉo Simeonov ĤITROV (Donĉo Ĥitrov, Дончо Хитров, naskiĝis en 1925, mortis la 17-an de januaro 1991 en Sofio) estis bulgara esperantisto, ĵurnalisto kaj filmisto. Li estis la nepo de la pionira esperantisto Panajot Ĥitrov (Панайот Хитров, 1894-1945), sed mem membriĝis en Bulgara Esperanto-Asocio nur en 1956, [1] post kiam la esperantista jam estis mortinta.

Lia aktiva movada kariero koncentriĝis al lia profesio kiel ĵurnalisto. Interalie li helpis fondi kaj dum multaj jaroj prezidis Internacian Ligon de Esperantistaj Foto-kino-magnetofon-amatoroj (ILEF), kaj estis dum longa periodo estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA). La revuon Bulgara esperantisto li ĉefredaktis inter 1981 kaj 1988. Dokumentajn Esperanto-filmojn li faris pri la UK-oj de Sofio (1963) kaj Varno (1978) kaj pri aliaj temoj, kaj li iniciatis la jubilean filmon de Dobrzyński, Esperanto. En 1985 aperis lia sukcesa libro En la mirinda mondo de la kino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]