Don Juan ou Si Don Juan était une femme...
Don Juan ou Si Don Juan était une femme... | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Don Juan ou Si Don Juan était une femme... |
Originala lingvo | franca lingvo • angla lingvo |
Kina aperdato | 22 feb. 1973, 21 apr. 1973, 27 apr. 1973, 28 maj. 1973, 13 jul. 1973, 7 mar. 1974, 18 jul. 1974, 14 okt. 1974, novembro 1974, marto 1975, 2 jun. 1975, marto 1976, 8 aŭg. 1979 |
Ĝenro | erotika filmo, samseksemeca filmo, drama filmo |
Kameraado | Henri Decaë |
Reĝisoro(j) | Roger Vadim |
Scenaro | Jean Cau • Roger Vadim |
Loko de rakonto | Parizo |
Muziko de | Michel Magne • Wolfgang Amadeus Mozart |
Rolantoj | Brigitte Bardot • Robert Hossein • Mathieu Carrière • Jane Birkin • Maurice Ronet • Dominique Zardi • Michèle Sand • Robert Walker Jr. • Paul Cambo • Ann Zacharias • Henri Attal • Paul Bisciglia • Robert Favart • Colette Mareuil • Jean Rupert • Edith Perret |
IMDb | |
Don Juan ou Si Don Juan était une femme... (Don Juan aŭ Se Don Juan estus estinta virino...) estas franc-itala erotika drama filmo de 1973 reĝisorita de Roger Vadim. Ĝi estas libere bazita sur la historioj de fama rolulo Don Juan.
En la filmo Vadim realiĝas kun sia ĉefa aktorino kaj eks-edzino Brigitte Bardot por ilia kvina filmo kune. Bardot estis atinginta internacian stelulecon kaj Vadim elrompinta kiam li reĝisoris ŝin en 1956 en la filmo Et Dieu... créa la femme.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Jeanne kredas sin reenkarnigo de Don Juan kaj fieras pro la detruo de la viroj kiuj estis falintaj pro siaj ĉarmoj. Ŝi konfesas, ke ŝi murdis sian kuzon, pastro nome Paul, kun kiu ŝi havis seksan rilaton, kies detaloj ŝi malferme rakontas. Sekvas pluaj predoj: Pierre (Maurice Ronet), profesoro kiun ŝi allogas en Svedio, paradizo de la libera amo en tiuj 1970-aj jaroj; Prevost (Robert Hossein) kaj lia edzino, la rompiĝema Clara (Jane Birkin), kiun ŝi allogos en kajuto de Night Ferry inter Parizo kaj Londono; gitaristo (Robert Walker Jr.) kiu memortigos sin pro ŝi...
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Brigitte Bardot kiel Jeanne
- Robert Hossein kiel Louis Prévost
- Mathieu Carrière kiel Paul
- Michèle Sand kiel Léporella
- Robert Walker Jr. kiel la gitaristo
- Jane Birkin kiel Clara
- Maurice Ronet kiel Pierre Gonzague