Saltu al enhavo

Donald Evans Parrish

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Donald Evans Parrish
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1889 (1889-12-20)
Morto 6-an de junio 1969 (1969-06-06) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Donald Evans PARRISH [pariŝ] (naskiĝis la 20-an de decembro 1889 en Milford (Iovao); mortis la 6-an de junio 1969) estis usona esperantisto kaj fabrikisto. Patro de sia familio kiu eble estis unu el la plej fruaj, kiuj uzis Esperanton kiel hejman-familian lingvon.

Li estis esperantisto de 1907, mem instruante al si la lingvon. Reprezentante Komercan Ĉambron de Los-Anĝeleso li vojaĝis en 25 diversaj landoj en Eŭropa, Azio kaj Afriko en 1911-12, reklamante tiun urbon per Esperanto-paroladoj.

En januaro 1912 li estis en Berlin kaj multe prelegis, kiel mencias "Germana Esperantisto" No. 2, paĝo 40.

Li estis unu el la organizantoj de la 11-a Universala Kongreso de Esperanto en San-Francisko, 1915. Ekde 1929 li estis nacia sekretario de UEA.

Lia edzino, Poula E. Parrish (naskonome Poula E. Grave, kiu mortis en januaro 1976), estis dan-devena. La paro solene geedziĝis en granda internacia movada geedziĝo, en 1912 en Kopenhago, la esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la evento kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin.[1] Entute la familio Parrish estis unu el la plej fruaj, kiuj uzis Esperanton kiel hejman lingvon. Ambaŭ geedzoj bone konis la familion Zamenhof, Poula jam pli frue ĉar ŝi kun Ludoviko kaj sia edzino tradukigis Esperanto-tekstojn al brajlo, kiam ŝi ankoraŭ ne konis sian estontan edzon. La kongreso de la landa asocio Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) en julio 1968 en Covina (Kalifornio) omaĝis al s-ro Parrish pro lia pli ol 60-jara aktiva laboro en la Esperanto-movado.

Demenca najbaro mortpafis lin, ĉar li uzis gazontondilon, dum la fenestro de la najbara domo estis malfermita.

  • Programo de lumbilda parolado pri Kalifornio, la mirlando de Ameriko
  • Programma lekcij s tumannymi kartinam o Kalifornij (1912)
  • Programme d' une conférence avec projections lumineuses sur la Californie (1911)
  • Konstantinoplo, Smirno kaj Ateno Raporto en Pola Esperantisto 1912, paĝo 909

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]