Donatas Montvydas
Aspekto
Donatas Montvydas | |
---|---|
![]() en 2012
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Donatas Montvydas |
Alie nomata | Donny Montell |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1987 (37-jaraĝa) en Vilno |
Ĝenroj | pop-muziko |
Profesio | kantaŭtoro, soloa kantisto |
Instrumentoj | kanta voĉo, piano |
Aktivaj jaroj | 2008 ĝis nun |
Retejo | oficiala facebook-profilo |
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Donatas Montvydas |
Ŝtataneco | Litovio ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.donatasmontvydas.lt/ |
Donatas Montvydas (naskiĝis la 22-an de oktobro 1987 en Vilno, Litovio, do nun 37-jara), pli bone konata per sia sceneja nomo Donny Montell, estas litova kantaŭtoro.
Li gajnis famon kiam li gajnis la Grandan Premion de la Slava Bazaro en Vicebsko, Belorusio en 2008. La artisto reprezentis Litovion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, kaj pasis al la finalo, kie la bone farita litova kontribuaĵo tamen ne atingis elstaran pozicion. Duafoje li reprezentis Litovion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2016 en Stokholmo, kaj atingis sume bonan naŭan lokon.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Unuopaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Running Fast ("kuranta rapide" unuopaĵo; 2010)
- Leisk Mylėt ("lasu ami", unuopaĵo; 2010)
- Let Me ("lsau min", unuopaĵo; 2010)
- Mano Vasara ("mia somero", unuopaĵo; 2011)
- Yes Or No ("jes aŭ ne", unuopaĵo; 2011)
- Love estas Blind ("amo blindas", unuopaĵo; 2012)