Doubravice (Železnice)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Doubravice |
Doubravice | |
vilaĝo | |
Ŝtonminejo Doubravice
| |
Oficiala nomo: Doubravice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové |
Distrikto | Distrikto Jičín |
Administra municipo | Železnice |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Jiĉina montetaro |
Domoj | 13 2011 |
Situo | Doubravice |
- koordinatoj | 50° 29′ 21″ N 15° 21′ 45″ O / 50.48917 °N, 15.36250 °O (mapo) |
Katastro | 4,44 km² (444 ha) Cidlina |
Loĝantaro | 24 (2021) |
Denseco | 5,41 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 507 13 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Doubravice (Železnice) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Doubravice estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Železnice, troviĝanta en distrikto Jičín. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km nordokcidente de Železnice. Estas ĉi tie registritaj 13 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 24 loĝantoj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 89 |
1880 | 102 |
1890 | 103 |
1900 | 98 |
1910 | 95 |
1921 | 94 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 79 |
1950 | 43 |
1961 | 34 |
1970 | 34 |
1980 | 27 |
1991 | 16 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 17 |
2011 | 24 |
2021 | 24 |
Doubravice situas en katastra teritorio Cidlina kun areo 4,44 km².
Geologia kaj mineralogia loko
[redakti | redakti fonton]Proksimume 200 metroj direkte nordoriente de konstruareo de vilaĝo Doubravice apud limoj de la katastra teritorio de urbo Železnice ĉe vojkruciĝo de ŝoseoj el Doubravice ĝis Kyje kun deflankiĝo ĝis Železnice troviĝas mura duetaĝa minejo.
La minejo, kiu sub nomo Ŝtonminejo Doubravice estas parto de uzino Jičín de firmao Stavoka Kosice a. s. kaj kiu estas ankaŭ indikata kiel Minejo de Kracík aŭ minejo Cidlina, eventuale minejo Kyje, estas geologia kaj mineralogia loko de nacia signifo.
Kavaĵoj en andezitoido estadas plenigitaj de diversaj specoj de kvarco, kiel estas ekzemple ametisto, fumkvarco, citrino aŭ kristalo. Tipaj ĉi tieaj mineraloj estas agatoj, precipe de flav-ruĝaj kaj flav-brunaj koloroj, plu jaspisoj, kalcito, ankerito, barito, kalcedono, zeolitoj (heŭlandito kaj mordenito), olivino, hematito kaj goethito. rara estas apero de kuprito, pura kupro, krizokolo, azurito, malakito kaj tirolito. Troviĝas ĉi tie ankaŭ pluaj mineraloj kiel antigorito, paligorskito, montmorillonito kaj saponito.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Doubravice ĉe Železnice – n-ro 5
-
Doubravice ĉe Železnice – n-ro 3
-
Doubravice ĉe Železnice – n-ro 14
-
Doubravice ĉe Železnice – n-ro 7
|