Saltu al enhavo

Doug Carlston

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doug Carlston
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1947 (1947-04-30) (77-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj anglasvahila
Loĝloko Sankta Rafaelo
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater jura altlernejo Harvard - Doktoro de Juro (–1975)
Paul H. Nitze School of Advanced International Studies (en) Traduki - ekonomiko
kolegio Harvard - Bakalaŭro de Artoj (–1970) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Tomi Pierce (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo programisto (dekjaro de 1960–)
advokato
aŭtoro
entreprenisto
inĝeniero
entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Douglas Gene CARLSTON (n. la 30-an de aprilo 1947 en Bostono, Masaĉuseco) estas la fondinto kaj ĉefoficisto de Tawala Systems bazita en San Rafael (Kalifornio). Li estis antaŭe ĉefoficisto, prezidanto, kaj kunaŭtoro de Broderbund Software,[1] programara eldona firmao kiu interalie produktis Lode Runner, The Print Shop, Where in the World Is Carmen Sandiego?, Prince of Persia kaj Myst. Broderbund estis akirita en 1998 de The Learning Company (la firmao antaŭe konata kiel SoftKey) por 420 milionoj da dolaroj, kaj la kombina firmao estis sekve vendita al Mattel por 3,6 miliardoj da dolaroj.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Carlston ricevis sian bakalaŭran diplomon de la universitato Harvard en 1970 kaj ankaŭ studis ekonomikon. Li obtenis jurdiplomon (J.D.) ĉe Harvard Law School en 1975. Antaŭ ol fondi Broderbund en 1980, li estis advokato. Carlston posedis 18% de la firmao.

En marto 2014, Carlston donacis arkivojn de la firmao, dezajnodokumentojn, kaj ludojn el la historio de Broderbund al la muzeo The Strong en Roĉestro (Nov-Jorkio)[2][3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Markoff, John, "COMPANY NEWS; Electronic Arts' Move Reflects Industry Trend", The New York Times, 1994-02-11. (en-US)
  2. . Carmen Sandiego studio head donates company archives to National Museum of Play. Polygon. Vox Media (5 March 2014). Arkivita el la originalo je 5 March 2014. Alirita 5 March 2014.
  3. Brøderbund Software, Inc. Founder Donates Games and Business Archives to The Strong Museum. Arkivita el la originalo je 2014-03-14. Alirita 2014-04-24.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]