Saltu al enhavo

Doug Neubauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doug Neubauer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1949 (1949-11-30) (74-jaraĝa)
en Usono
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo videoludoscenaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Doug NEUBAUER (n. en 1949) estas usona cirkvitodezajnisto kaj videoluda programisto. Post diplomiĝo ĉe Oregon State University kaj laborado ĉe National Semiconductor, Neubauer laboris por Atari, kie li evoluigis la logikan dezajnon de la blato POKEY kaj desegnis kaj programis la videoludon Star Raiders (1980) por 8-bitaj Atari-komputiloj. Star Raiders fariĝis unu el la plej konataj videoludoj de la 8-bita generacio.[1]

Neubauer forlasis Atari kaj laboris por pluraj kompanioj kiel Hewlett Packard, evoluigante por 20th Century Fox videoludojn bazitajn sur popularaj filmoj por la videoludilo Atari 2600. Li kreis pliajn ludojn por la sistemo por Atari en la dua duono de la 1980-aj jaroj, kiel Solaris (1986). Post provo labori por la Nintendo Entertainment System, Neubauer forlasis la videoludan industrion, deklarante ke "la tagoj kiam unu programisto faris kompletan ludon estis finitaj, kaj kiam mi finfine finis la ludon, la NES jam estis malaktuala."[2] En la fruaj 1990-aj jaroj, li laboris ĉe la firmao Integrated Information Technology kiel aparataro-dezajnisto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]