Downing Street
Aspekto
Downing Street | ||
---|---|---|
strato, vidindaĵo [+] | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Situo | Londono | |
- koordinatoj | 51° 30′ 12″ N, 0° 7′ 39″ U (mapo)51.503333333333-0.1275Koordinatoj: 51° 30′ 12″ N, 0° 7′ 39″ U (mapo) | |
Longo | 217 m | |
Downing Street | ||
Vikimedia Komunejo: Downing Street [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Downing Street estas strato en la centro de Londono, situanta en Westminster proksime al la Palaco de Westminster kaj Palaco Buckingham. Ĝi estas fama, ĉar tradicie la ĉefministro de Britio ĉiam vivas en la domo numero 10 de Downing Street, dum la ministro pri financoj ĉiam vivas en la domo numero 11. Ĉi-tiu tradicio dauras de pli ol 200 jaroj.
Nuntempe oni ne povas eniri la straton libere, sed oni devas esti kontrolita de la polico antaŭe.
Dum sia periodo kiel ĉefministro Tony Blair fakte vivis en numero 11, interŝanĝante kun la ministro pri financaj aferoj Gordon Brown, ĉar la domo numero 10 ne estis sufiĉe granda por lia tuta familio, kaj Brown ne havis familion.