Dr. Zamenhofparko
Dr. Zamenhofpark | ||
---|---|---|
![]() Statuo Dr. Zamenhof en la parko
| ||
parko | ||
Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Nederlando Geografia lokigo sur la mapo : Frislando | ||
Geografia situo | 53° 12′ 32″ N, 5° 48′ 52″ O (mapo)53.2088895.814444Koordinatoj: 53° 12′ 32″ N, 5° 48′ 52″ O (mapo) | |
Lando(j) | ![]() | |
Urbo | Leeuwarden (Ljouwert) | |
Urboparto | Cambuurshoek | |
Geografio | ||
Trajtoj | ||
Kreo | 1942 | |
Tipo | Publika parko | |
La Dr. Zamenhofpark estas urboparko en la urbo Leeuwarden en la nederlanda provinco Frislando.
La parko nomiĝis, ekde 1942, Oosterpark (Orienta parko). En 1959 ĝi estis alinomita al Dr. Zamenhofpark.[1] Nomumita laŭ Ludwik Lejzer Zamenhof kun sia pseŭdonimo Dr. Esperanto.
Lia statuo estis inaŭgurita en 1975 fare de la tiama urbestro Harmsma (Brandsma?) kaj farita de la artisto Doekle Blanksma, admiranto de Zamenhof. Li faris la betonan statuon en la 1950-aj jaroj en sia libertempo. La origina statuo estas prilaborita kaj gisita en bronzon fare de J. Kipte.
La busto estis ŝtelita en 2017.
Ĝi estis unu el la Esperantomonumentoj en Nederlando.
La parko kun lageto longas 350 metrojn kaj havas areon de 2 hektaroj. Ĝi situas inter la Pasteurweg, Boerhavestraat, Robert Kochstraat kaj la Archipelweg. En la parko ankaŭ situas artaĵo el 1966 de la artisto Tseard Visser.
-
Artaĵo de Tseard Visser en la parko
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Leeuwarder straatnaamgeving Arkivigite je 2019-03-27 per la retarkivo Wayback Machine op historischcentrumleeuwarden.nl