Dražejov (germaneDraschen) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Dubá. Ĝi troviĝas proksimume 3 km sude de Dubá, norde de monto Nedvězí. Estas ĉi tie registritaj 23 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 12 loĝantoj.
Dražejov situas en katastra teritorio Dražejov u Dubé kun areo 5,08 km². En la katastra teritorio Dražejov u Dubé situas ankaŭ Kluk kaj Nedvězí. La regiono troviĝas en teritorio de PPR Kokořínsko.
La unua skribmencio estas el la jaro 1402, kiam Jindřich z Dubé nomata Unuokulo dividis sian posedaĵon inter siaj filoj. En duono de la 15-a jarcento Dražejov komune kun Střezivojice kaj Březinka akiris Jindřich ze Smiřic, senjoro el proksima burgo Houska.
Estas ĉi tie konstruaĵoj kaj memorindaĵoj de popola arkitekturo kaj en vilaĝplaco restis konservita baroka kapelo de sankta Johano Nepomuka el la jaro 1767. En la jaro 1835 ĝi estis alikonstruita. Preskaŭ ĉiujn ceterajn malnovajn konstruaĵojn bruligis incendio en la jaro 1832. En la ĉirkaŭaj rokoj estas konservitaj multe da hakitaj kameroj kaj keloj.