Dragutin Wranka
Aspekto
Dragutin Wranka | |
---|---|
Persona informo | |
Morto | 21-an de februaro 1980 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Kroatio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Dragutin Wranka (mortis en Mendoza (Argentino) je 21-a de februaro 1980) estis kroata karikaturisto, elmigrinta al Argentino, kaj Esperanto-aktivulo.
Esperanta agado
[redakti | redakti fonton]Antaŭ la dua mondmilito Wranka vivis en Osijek, kie li helpis fondi la lokan Esperanto-societon. Internacie konata li fariĝis pro siaj karikaturoj en la periodaĵoj "La Praktiko", "Heroldo" kaj aliloke.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1935: kun Lavoslav Kraus. Esperanto kroata-serba vortareto por komencantoj kaj progresintoj. Osijek: Eldona Rondo esperantista en Osijeko, 1935. 80 p. — ĉ. 4.000 kapvortoj. Ok eldonoj, la lasta 1980.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Josip Pleadin. Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj. 2002. p. 174-175 (kun foto).