Drammensvassdraget
Aspekto
Drammensvassdraget | |
---|---|
![]() | |
drainage system • akvokolekta areo | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Norvegio |
Regionoj | Buskerud |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/be/Drammenselva.jpg/220px-Drammenselva.jpg)
Drammensvassdraget estas riversistemo en Norvegio. Ĝi situas en Oppland kaj Buskerud kaj alfluas kun Drammenselva ĉe Drammen en la Drammens-fjordon. La flukvanto ĉe la alfluo estas ĉirkaŭ 300 m³/s. Kun longo de ĉirkaŭ 301 km, la sistemo estas la sepa plej longa rivero de Norvegio. La akvokolekta areo estas 17.110 km².
La sistemo konsistas el tri grandaj branĉoj, kiuj kunfluas en la Tyri-fjordon kaj poste formas Drammenselva:
- Begnavassdraget (kun riveroj kaj lagoj Begna, Vangsmjøsi, Slidrefjord, Strondafjord, Aurdalsfjord, Sperillen, Ådalselva kaj Storelva)
- Hallingdalsvassdraget (kun riveroj kaj lagoj Hallingdalselva, Krøderen kaj Snarumelva)
- Randsfjordvassdraget (kun riveroj kaj lagoj Etna, Dokka, Randsfjord, Randselva kaj Storelva)