Draste endanĝerigita
Aspekto
Draste endanĝerigita (en angla Critically Endangered) estas la plej altariska kategorio atribuita de la IUCN Ruĝa Listo por naturaj specioj. Draste endanĝerigita signifas ke la nombro de specio malpliiĝis, aŭ malpliiĝos, je 80% post tri generacioj.[1]
Ĉar la IUCN ne konsideras specion formortinta ĝis kiam estos farata etendaj, celataj studoj, specioj kiuj estas eble formortintaj estas ankoraŭ listitaj kiel 'Draste endanĝerigita.' Nova ideala kategorio por 'Eble Formortinta' estis sugestata de BirdLife International por kategoriigi tiujn taksonojn.
Speciekzemploj
[redakti | redakti fonton]Ekzemploj de Draste endanĝerigitaj animaloj:
- Akcipitrobeka martestudo (Eretmochelys imbricata)
- Aksolotlo (Ambystoma mexicanum)
- Ĉathama tufkormorano (Phalacrocorax onslowi)
- Eŭropa angilo (Anguilla anguilla)
- Filipina aglo (Pithecophaga jefferyi)
- Huzo (Huso)
- Iberia linko (Lynx pardinus)
- Kakapo (Strigops habroptilus)
- Kalifornia kondoro, (Gymnogyps californianus)
- Monta gorilo (Gorilla beringei beringei)
- Prĵevalski-ĉevalo (Equus ferus przewalskii)
- Saolo (Pseudoryx nghetinhensis)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Listo de specioj Draste endanĝeritaj[rompita ligilo] identigitaj de IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Apes extinct in a generation. BBC (2005-09-01). Alirita 2005-09-01 .