Drilo
Etoso
Drilo | |
---|---|
Elektra drilo en uzo | |
Aliaj nomoj | Borilo, bormaŝino |
Klasifiko | konstrua instrumentaro |
Uzata por | truado de malmolaj materialoj |
Rilataj | perforilo (traborilo) |
Drilo estas portebla ilo por fari truojn per turnanta borpinto.
Driloj aŭ bormaŝinoj estas precipe permanaj kaj elektraj.
- En permana drilo la uzanto turnas la borpinton per forto de sia mano per kranko.
- En elektra drilo la borpinton turnas elektromotoro.
Elektraj driloj estadas elektroretaj kaj akumulatoraj.
Speciala tipo de drilo estas perforilo. Alia tipo kiel marteldrilo (aŭ martelborilo) permesas ankaŭ marteli la borotan materialon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/67/Permana_drilo.jpg/250px-Permana_drilo.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/85/Elektra_drilo.jpg/250px-Elektra_drilo.jpg)
Laŭ Francisko Azorín drilo estas Borilo, kies pinta stango rapide turniĝas per streĉa ŝnuro aŭ glita ŝraŭbingo.[1] Kaj li indikas etimologion el sanskrita dar (rompi), kaj de tie la latina dipteros. Li referencas ankaŭ la terminojn drili kiel arĉodrilo, kaj ŝraŭbodrilo.[2]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 57.
- ↑ Azorín, samloke.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|
|