Saltu al enhavo

Dropso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dropso[1] (angle drops IFA:[dɹɒps]) estas brita malgranda globeta malmola bombono.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Dropsoj estas tradiciaj britaj bombonoj. Ili estas faritaj el miksaĵo de boligita sukero kaj aromaĵoj, tradicie gutigitaj sur plato kaj harditaj. Dum la 1840-aj jaroj, oni inventis dropso-faranta maŝino, kiu aŭtomate muldas la varmegan (120 ℃) sukeron.

Jen kelkaj tradiciaj aromaĵoj por dropsoj:

  • citronaj dropsoj (angle lemon drops)
  • piraj dropsoj (angle pear drops)
  • pomaj dropsoj (angle apple drops)
  • marubiaj dropsoj (angle horehound drops), kun ekstrakto de ordinara marubio (latine Marrubium vulgare).
  • mentaj dropsoj estas kelkfoje uzataj medicine kontraŭ tusoj (tuso-dropsoj, angle cough drops)

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas de la angla vorto drop “lasi fali”, pro la tradicia metodo de farado, dum kiu oni lasas fali la sukeran miksaĵon gute sur platon por hardo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]