Saltu al enhavo

Dublina Instituto de Altnivelaj Studoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dublina Instituto de Altnivelaj Studoj
Institiúid Ard-Léinn Bhaile Átha Cliath
lernejo
eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1940 vd
Geografia situo 53° 19′ 53″ N, 6° 14′ 45″ U (mapo)53.331277777778-6.2457777777778Koordinatoj: 53° 19′ 53″ N, 6° 14′ 45″ U (mapo)
Lando(j) Irlando vd
Situo Dublino
Dublina Instituto de Altnivelaj Studoj (Dublino)
Dublina Instituto de Altnivelaj Studoj (Dublino)
DEC
Map
Dublina Instituto de Altnivelaj Studoj
Filioj School of Cosmic Physics (en) Traduki
School of Celtic Studies (en) Traduki
School of Theoretical Physics (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Dublina Instituto por Altnivelaj Studoj (irlande Institiúid Ard-Léinn Bhaile Átha Cliath; angle Dublin Institute for Advanced Studies, akronime DIAS) estas statute sendependa esplora instituto en Irlando. Ĝi estis establita en 1940 laŭ la iniciato de la tiama Taoiseach, Éamon de Valera, en Dublino [1].

La instituto konsistas el tri lernejoj: la Lernejo de Teoria Fiziko, la Lernejo de Kosma Fiziko kaj la Lernejo de keltaj studoj. La modelo por ĝia fondo estis la Instituto por Altnivelaj Studoj en Princeton, fondita en 1930. En la instituto, studentoj ricevas la ŝancon partopreni esploradon, sed la instituto mem ne aljuĝas akademiajn gradojn.

Antaŭ tio, la nuraj kompareblaj institucioj en Dublino estis la universitatoj Trinity College Dublin kaj University College Dublin kaj la jam malmoderna Observatorio Dunsink norde de Dublino, kie la plej fama matematikisto kaj fizikisto de Irlando William Rowan Hamilton laboris en la 19-a jarcento. La unuaj du institutoj estis la Lernejo de Keltaj Studoj kaj la Lernejo de Teoria Fiziko, por kies direkto de Valera povis gajni la Nobelpremiito Erwin Schrödinger.

Sciencistoj laborantaj ĉe la Lernejo de Teoria Fiziko inkludis Walter Heitler (kiel kolego de Schrödinger), John Lighton Synge (eksperto en ĝenerala relativeco), Lochlainn O'Raifeartaigh, John Trevor Lewis kaj Werner Nahm (direktoro ekde 2002) [2].

En julio 2009, raporto de la Special Group on Public Service Numbers and Expenditure Programs (ankaŭ konata kiel la McCarthy Raporto) proponis, inter aliaj aferoj, kunfandi la instituton kun aŭ University College Dublin aŭ Trinity College (Dublino). La raporto mencias pagojn de la Financministerio de €6,7 milionoj al entute 79 dungitoj, averaĝe preskaŭ €85,000 po persono jare [3].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. INSTITUTE FOR ADVANCED STUDIES ACT, 1940.. Arkivita el la originalo je 2022-03-30. Alirita 2024-10-23 .
  2. History of DIAS School of theoretical physics
  3. Arkivigite je [Date missing] per finance.gov.ie [Error: unknown archive URL] (PDF; 1,2 MB) Special Group on Public Service Numbers and Expenditure Programmes, 2009, S. 74

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]