Dubrovnik-Neretva
Dubrovnik-Neretva | |
---|---|
Dubrovačko-neretvanska županija | |
Mapo | |
Pliaj informoj | |
Sidejo: | Dubrovnik |
Areo: | 1 781 km² |
Loĝantaro: (2021) | 115 862 |
Loĝdenso: | 65 loĝ/km2 |
ISO 3166-2: | HR-19 |
Telefona antaŭkodo: | +385 020 |
Estro (župan): | Nikola Dobroslavić |
Oficiala retejo: | www.edubrovnik.org |
La kroatia provinco Dubrovnik-Neretva (Dubravačko-Neretvanska županija) laŭ la stato de 2021 havis 115 862 loĝantojn.
Surfaco: 8 172 km²
La ĉefurbo estas Dubrovnik (55 mil).
Aliaj urboj: Korĉula, Metkoviĉ, Opuzen kaj Ploĉe.
La distrikto estas la plej suda kroata distrikto, etendiĝas de la valo de rivero Neretva (NOk) ĝis la Prevlaka (SOr). Ĝia marbordo estas rompita per 4-kilometra parto, kiu apartenas al la teritorio de Federacio Bosnio kaj Hercegovino. Tiu teritorio estas restaĵo de tempo de Turka imperio, per kiu Turkoj defendis sin de atakoj de l' nordaj malamikoj.
La tuta regiono plenas je malnovaj urbaj kernoj: Dubrovnik, Korĉula,sur samnoma insulo Korčula, Ston, kiu situas sur la duoninsulo Pelješac, kaj aliaj. La urba kerno de Dubrovnik estas enskribita en registro de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
En distrikto ankaŭ estas Nacia parko Mljet, kiu estas parto de la insulo Mljet.