Dudeștii Vechi
Dudeștii | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Timiș | |
Alinome | Óbesenyő (hungare), Стар Бешенов (bulgare) | |
Iama hungara departemento | Torontál | |
Situo | 46° 3′ N, 20° 29′ O (mapo)46.04611111111120.478888888889Koordinatoj: 46° 3′ N, 20° 29′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 79 m | |
Poŝtkodo | 307150 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 4 361 (2009) | |
– vilaĝo | 3 881 (2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 156721 | |
Dudeștii Vechi [dudeŝtij vekj] (hungare: Óbesenyő, bulgare: Стар Бешенов, Stár Bišnov, Star Beshenov, germane: Altbeschenowa) estas komunumo en Rumanio okcident-sudokcidente de Sânnicolau Mare. En 1910 Óbesenyő havis 5 913 loĝantojn (bulgaroj, ciganoj, hungaroj, germanoj), en 1992 4 450 (bulgaroj, rumanoj, ciganoj). Ĝia unua mencio estas el 1213. La bulgaroj estis koloniigitaj en 1737. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (al Csanád, poste Torontál). Administre apartenas al ĝi Cheglevici kaj Colonia Bulgară. Tiu komunumo estas la unusola rumana loko, kie bulgaroj havas lernejon.
Ĝis 2004 apartenis al ĝi ankaŭ Valcani, kiu de tiam estas aparta komunumo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Vidu ankaŭ la liston de hungaraj loknomoj kun besenyő (= peĉenego) en la Hungara reĝlando.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2009-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto, ankoraŭ kun Vălcani