Saltu al enhavo

Dudinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dudinka
la ruse ortodoksa kirko, rekte ĉe la haveno
la ruse ortodoksa kirko, rekte ĉe la haveno
la ruse ortodoksa kirko, rekte ĉe la haveno
urbo (1951–)
vilaĝo (1828–1951)
Sovaĝeja kabano (1667–1828)
rusia urbo de distrikta signifo
setlejo
haveno Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Krasnojarska regiono
Distrikto Tajmirio
Poŝtkodo 647000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 309  (2024) [+]
Loĝdenso 184 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 69° 24′ N, 86° 11′ O (mapo)69.486.183333333333Koordinatoj: 69° 24′ N, 86° 11′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 105 km² (10 500 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Dudinka (Krasnojarska regiono)
Dudinka (Krasnojarska regiono)
DEC
Situo en la regiono
Dudinka (Rusio)
Dudinka (Rusio)
DEC
Situo de Dudinka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dudinka [+]
vdr

Dudinka (ruse Дудинка) estas urbo en la Krasnojarska regiono de la Rusia Federacio (Rusio). Ĝi estas la administra, ekonomia kaj kultura centro de la Tajmira Aŭtonoma Distrikto (Tajmirio), kaj geografie situas en orienta Siberio. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 19 309 loĝantoj sur areo de 105 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 184 loĝantoj/km².

La urbo estas sur multjare frostiĝinta tero sur dekstra bordo de rivero Jenisejo (Енисей) apud enfluo en ĝin de rivero Dudinka (Дудинка).

Dudinka estis fondita en 1667 kiel vintra setlejo. Ĝi ricevis la urbajn rajtojn en 1951. La urbo portas nomon de iama peltokomercisto Dudin, kiu konstruis tie la unuan blokdomon en la 17-a jarcento.

La urbo havas marhavenon ĉe bordo de la Jenisejo, kiu interligas la oriente situantan industrian centron Norilsk al la Nordorienta pasejo. Hodiaŭ, turistoj povas eniri la urbon nur per aparta permesilo.

La haveno de Dudinka apartenas al entrepreno Norilsk Nickel kaj estas samtempe mar- kaj riverhaveno.

La urbeto estas la kultura centro de la tjurklingva etno dolganoj: laŭ la censo de 2002, 7 261 homoj entute identigis sin kiel dolganoj, el kiuj 5 517 vivis en la Tajmira Aŭtonoma Distrikto, plej multaj el ili probable en Dudinka mem. Laŭ la sama censo, en la urbo vivis entute 25 132 loĝantoj (do la loĝantaro ekde tiam sume malaltiĝis). Tio signifas ke en 2002 malpli ol kvinono de la loĝantoj en la urbeto estis dolganoj - kvankam la urbeto por la dolganoj estas la centro de la mondo, por la entuta urbo, kaj despli por la Krasnojarska regiono aŭ por tuta Rusio la dolgana kulturo havas nur limigitan signifon. Sed ekde 1989, fine de la epoko de Sovetunio. la aŭtoritato konscias pri la forta rusigo de tiu kaj aliaj ne-rusaj etnoj en Siberio kaj decidis pri vastaj rimedoj por ĉesigi aŭ renversi la procezon de rusigo kaj por subteno de la indiĝena kulturo kaj lingvo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la centra urba placo, fone dekstre la kultura domo kun klasikisma fasado