Saltu al enhavo

Dufenilmetano-duizocianato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metilenadufenila-duizocianato
Kemia formulo
C15H10N2O2
Dufenilmetano-duizocianato
Bastona kemia strukturo de la
4,4'-Dufenilmetano-duizocianato|Metilenadufenila-duizocianato
Dufenilmetano-duizocianato
Tridimensia kemia strukturo de la 4,4'-Dufenilmetano-duizocianato|Metilenadufenila-duizocianato
CAS-numero-kodo 101-68-8
ChemSpider kodo 7289
PubChem-kodo 7570
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ flaveca likvaĵo[1]
Molmaso 250,25668 g mol−1
Denseco 1,19 g/cm−3[2]
Fandpunkto 40 °C [3]
Bolpunkto 392 °C [4]
373,4 °C [5]
Refrakta indico  1,5906[6]
Ekflama temperaturo 196 °C [7][8]
Solvebleco Akvo:2 g/L
Mortiga dozo (LD50) >2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H317, H319, H332, H334, H335, H351, H371, H373
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P203, P233, P260, P261, P264, P264+265, P270, P271, P272, P280, P284, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+311, P317, P318, P319, P321, P332+317, P333+313, P337+317, P342+316, P362+364, P403, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Dufenilmetano-duizocianato4,4'-dufenilmetano-duizocianato estas organika kombinaĵo rezultanta per traktado de metilenoduanilino kaj fosgeno. Ĝi estas blanka aŭ flaveca likvaĵo, malmulte solvebla en akvo. Dufenilmetano-duizocianato estas formata je du benzenaj ringoj {benzena ringo}, du izocianataj grupoj {izocianata grupo}, kaj unu metilena grupo {metilena grupo}. Dufenilmetano-duizocianato estas aromata izocianato kaj posedas 15 karbonatomojn, 10 hidrogenatomojn, 2 nitrogenatomojn kaj 2 oksigenatomojn. Dufenilmetano-duizocianato uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Metilenodufenilduizocianato (MDI) estas aromata duizocianato. Tri izomeroj estas oftaj inter ili, variantaj je la pozicioj de la izocianataj grupoj ĉirkaŭ la ringoj: 2,2′-MDI, 2,4′-MDI, kaj 4,4′-MDI. La 4,4′ izomero estas la plej vaste uzata, kaj ankaŭ estas konata kiel 4,4′-dufenilmetano duizocianato. Tiu izomero ankaŭ estas konata kiel Pura MDI. MDI reakcias kun polioloj en la fabrikado de poliuretano. Ĝi estas la plej produktita duizocianato, respondecante pri 61.3% de la tutmonda merkato en la jaro 2000.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Tuta monda produktado de MDI kaj polimera MDI estas pli ol 7,5 milionoj da tunoj jare (en 2017).

En 2019, la plej granda produktanto estis Wanhua Chemical Group. Aliaj gravaj produktantoj estas Covestro, BASF, Dow, Huntsman, Tosoh, Kumho Mitsui Chemicals. Ĉiuj gravaj produktantoj de MDI estas membroj de la Internacia Izocianata Instituto, kies celo estas la apogo al la sekura manipulado de MDI kaj TDI en la laborejo, komunumo kaj vivmedio.

La unua paŝo de la produktado de MDI estas la reakcio de anilino kaj formaldehido, uzante kloridan acidon kiel katalizilon por produkti 4,4'-Metilenoduanilinon kaj aliajn duaminoajn antaŭaĵojn, same kiel iliajn ekvivalentajn poliaminojn:

Tiam, tiuj diaminoj estas traktitaj kun fosgeno por formi miksaĵon de izocianatoj, la izomera proporcio estas determinita per la izomera kunmetaĵo de la duamino. Du malsamaj reakcmekanismoj por tiu transformo estas eblaj, nome "fosgenigoj unue" kaj "laŭgradaj fosgenigoj".

Distilado de la miksaĵo donas miksaĵon de oligomeraj poliizocianatoj, konataj kiel polimeraj MDI, kaj miksaĵon de MDI-izomeroj kiuj havas malaltan 2,4′ izomerenhavon. Plia purigo implicas frakciigon de la MDI-izomermiksaĵo.

Reaktiveco de la izocianata grupo[redakti | redakti fonton]

La pozicioj de la izocianataj grupoj influas ilian reakciemon. En 4,4′-MDI, la du izocianataj grupoj estas ekvivalentaj sed en 2,4′-MDI la du grupoj montras tre malsamajn reaktivecojn. La grupo ĉe la 4-pozicio estas proksimume kvar fojojn pli reaktiva ol la grupo ĉe la 2-pozicio pro spaca malhelpo.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la dufenilmetano-duizocianato per traktado de ducikloheksilmetanoduizocianato kaj dufenilmetano-duizocianato:

Ducikloheksilmetanoduizocianato Dufenilmetano-duizocianato


Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de la dufenilmetano-duizocianato per traktado de metilenoduanilino kaj fosgeno:

Metilenoduanilino +numero 2fosgeno Dufenilmetano-duizocianato +numero 4klorida acido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]