Duklando Zatoro
Duklando Zatoro | ||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||
historia lando • Sileziaj princlandoj | ||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||
pola, germana, ĉeĥa, latina
| ||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
apartigo disde la duklando Aŭŝvico
| |||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
aligita al la reĝlando Pollando
| |||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||
La duklando Zatoro aŭ ankaŭ princlando Zatoro (pole Księstwo Zatorskie, ĉeĥe Zatorské knížectví, germane Herzogtum Zator; rezidejo Zatoro) estis unu el la sileziaj princlandoj. Ĝi ekestis ĉirkaŭ 1445 per apartigo disde la duklando Aŭŝvico. Ĝin regis la Sileziaj Piastoj, kiuj en 1494 vendis ĝin al la pola reĝo. En 1564 ĝi estis aligita al la reĝlando Pollando kaj perdis sian propran ŝtatecon.
En la Unua dispartigo de Pollando, la Habsburgoj forprenis de Pollando la duklandojn Aŭŝvico kaj Zatoro. Ene de la Habsburga monarkio ili estis administrataj kune kun la reĝlando Galicio kaj Lodomerio. La habsburgaj monarĥoj ekde tiam nomis sin "duko de Aŭŝvico kaj Zatoro" en sia imperiestra titolaro.
Post la Unua Mondmilito la teritorio iĝis parto de la Dua Pola Respubliko.