Dunaremete
Aspekto
Dunaremete estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Mosonmagyaróvár. La loknomo estas hungare: Danubo-ermito. Laŭ la onidiro tie loĝis 2 ermitoj.
- Poŝtkodo: 9235
- Telefonprefikso: 96
- Areo: 4 km²
- Loĝantaro: 240.
Situo
[redakti | redakti fonton]Dunaremete situas sur insulo de Danubo Szigetköz, ĉe la (olda) Danubo kaj, kie estas nur flankovojoj. Mosonmagyaróvár troviĝas 13, Győr 26 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1918 la kontraŭa insulo de Danubo Csallóköz (ĉalokoz) iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, la komunumo abrupte iĝis ĉe la landlimo. La kutima ŝipado, kontaktoj kun la hungaroj (slovakoj tie ne vivis) ĉesis.
La komunumo havas ŝipohavenon apenaŭ uzatan. Tie troviĝas akvonivela indikilo. Inter la haveno kaj vilaĝo estas platanoaleo. En Dunaremete migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo Johano Nepomuka (Dunaremete)
- kapelo
- fiŝkaptista lago