Dundret
Aspekto
Dundret | |||
---|---|---|---|
monto • naturrezervejo | |||
Alteco | 826 m ö.h. | ||
Situo | Laponio, Svedio | ||
Areo | 5 197,02 ha | ||
Geografia situo | 67° 6′ N, 20° 33′ O (mapo)67.09444444444420.551944444444Koordinatoj: 67° 6′ N, 20° 33′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
La Dundret estas 823 m ö.h. alta monto en Laponio, norda Svedujo en la areo de la komunumo Gällivare .
La monto estas naturrezervejo ekde 1970 kaj estas parto de la reto Natura 2000 . Ĝi elstaras super la arbarlimo, kiu kuras tien ĉirkaŭ 700 metrojn super la marnivelo. Dum ĝi estas uzata en la someraj monatoj kiel vidpunkto por la noktomeza suno (ĉiutaga busservo de la stacidomo), [1] la monto estas populara skiregiono en la vintraj monatoj kun tri skideklivoj de diversa malfacileco kaj unu seĝa telfero kaj kvin skiliftoj. [2]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Skiejo Arkivigite je 2020-09-20 per la retarkivo Wayback Machine (svede)
- Naturrezervejo Dundret[rompita ligilo] angle
Referencoj kaj noto
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gällivare Arkivigite je 2012-01-03 per la retarkivo Wayback Machine, alirita la 5-an de Januaro 2011
- ↑ Skigebiet Gällivare/Dundret sur skiresort.info, alirita la 25-an de Januaro 2021
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dundret en la germana Vikipedio.