Duobla majoritato
Aspekto
La duobla majoritato estas balotsistemo, en kiu majoritato devas esti akirita laŭ du kriterioj.
En Eŭropa Unio leĝa decido estas adoptita nur se ĝi ricevas 55 % de la voĉoj de la membroj de la konsilio reprezentantaj almenaŭ 15 ŝtatojn kaj almenaŭ 65 % de la loĝantoj de Eŭropa Unio ;
En Svislando, baloto kun konstitucia karaktero devas arigi duoblan majoritaton de la kantonoj kaj de la popolo.