Saltu al enhavo

Eŭfemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭfemo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Posejdono
Patrino Europa
Edzo/Edzino Laonome
Kunulo Lamache
vdr

En la helena mitologio Eŭfemo (helene Εὔφημος, latine Euphemus) estis filo de la mara dio Posejdono kaj lia amatino Eŭropo, filino de la giganto Titio.

Lia patro Posejdono donacis al li unikan kapablon: li, ununura el la herooj de la helena mitologio, kapablis paŝadi sur la mara surfaco.

Li ĉeestis ekspedicion de Argonaŭtoj por la ora ŝaffelo al la fora Kolĥido. Dum la reenvojaĝo ilia ŝipo Argo venis en malfacilaĵojn kaj ĝia ŝipanaro devis porti ĝin trans dezerto, por ke ĝi atingu akvon de la Tritona lago. Tie ili renkontis maran dion Tritonon, duonfraton de Eŭfemo. Tritono donacis al Eŭfemo terbulon. Tiun Eŭfemo pli poste dum la navigado tra la Egea maro faligis en la maron kaj el la terbulo ekestis insulo nomata Thera, aŭ Santorino. Iam oni sciigas, ke tio estis sugesto de Jazono, ĵeti la terbulon en la maron. Oni rakontas, ke la insulo estis popolplenigita per homoj de la Eŭfema familiaro.

La nomon Thera la insulo portas ĝis nun.

Alia Eŭfemo estis filo de la reĝo Troizeno. Li estis komandanto de trojaj aliancanoj Kikonoj, kiuj kun ili batalis kontraŭ Aĥajoj.


Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Eufémos