Eŭklido de Megara
Eŭklido de Megara | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 450-aj jaroj ĝis 430-aj jaroj a.n.e en Megara |
Morto | 365 a.n.e. |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Megara |
Okupo | |
Okupo | filozofo |
Eŭklido de Megara estis greka sokrata filozofo kiu proksimume vivis inter 450 kaj 430 a.n.e., kaj fondis la megaran skolon. La mezepokaj tradukistoj ofte konfuzis lin kun la matematiko Eŭklido de Aleksandrio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Eŭklido naskiĝis en Megara en 430 a.n.e, laŭ la julia kalendaro, kaj poste translokiĝis al Ateno, kie iĝis disĉiplo de Sokrato ĝis lia morto. Post la ekzekuto de sia instruisto, en kiu ĉeestis Eŭklido mem, laŭ Fedono de Platono; revenis al Megara akompanata de aliaj disĉiploj kiuj timigitaj rifuĝiĝis en lia hejmo.
Spite la fakton, ke oni ne konservas verkon lian, li estas citita en kelkaj verkoj de la Antikveco.
La filozofio de Eŭklido estis sintezo de la ideoj de la elaja kaj sokrata skoloj. Ĝi identigis la elajan ideon “la Unuulo” kun la sokrata de la “formo de Dio”, kiu estis nomita “Racio”, “Dio”, “Menso” kaj “Saĝeco” inter aliaj. Tiu ideo estis laŭ Eŭklido la vera esenco de la esto, kaj havis la proprecon esti eterna kaj neŝanĝebla. Kiel li diris: “La io Bona estas Unuo, sed ni povas nomi ĝin per multaj aliaj nomoj, foje saĝeco, alifoje Saĝeco, alifoje Dio, alifoje Racio.” Li deklaris: “la malo de io Bona ne ekzistas”. Kvankam eble ŝajnas, ke tiuj doktrinoj kontraŭdiras la empirian realon, laŭ Eŭklido, ĉar la ne-esto ne povas ekzisti neestante speco de esto (kaj tiel jam ne estas neesto), kaj ĉar la esenco de la Esto estas la Bono, la malo de la Bono ne povas ekzisti. Liaj heredantoj, la stoikuloj, inaŭguris la skolon de logiko plej gravan en la antikveco post la Peripatetisma skolo de Aristotelo.