Eŭrifono de Knido
Ευρυφών ο Κνίδιος (453 a. K. - 410 a. K.) | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 453 a. K. en Knido, en Kario, Turkio | |
Morto | 410 a. K. en Knido, en Kario, Turkio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Aĥemenida Imperio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eŭrifono el Knido estis greka kuracisto el la 5-a jarcento a. K., kiu, laŭ Sorano de Efezo li estis samtempulo de Hipokrato kiu aktivis en la kortego de Perdiko la 2-a (Makedonio) (467 a. K. - 413 a. K.), filo de Aleksandro la Granda. Li estis plurfoje citita de Klaŭdo Galeno, Celio Aŭreliano (410-490) kaj en la fragmentoj de la komika poeto Platono (487 a. K. - 413 a. K.). Eŭrifono estis ankaŭ fondinto de la Knida Medicina Lernejo.[1]
Lia metodo por determini la virinan fekundecon
[redakti | redakti fonton]Eŭrifono estis inter la pioniroj pro la uzo de la obstetrika tabureto dum la ofta obstetrika ekzameno, same kiel vagina fumigado kiel diagnozo aŭ terapia metodo. Lia ĉefa diagnoza celo estis determini ĉu la ekzamenita ino povis gravedi kaj naski. Lia metodo estis simpla, kaj ĉefe estis necesa, ke la virino kuŝu sur obstetrika tabureto. Poste sekvis fumigo de la vagino de la virino kun odoraj substancoj, kiel ekzemple ajlo, ruto (Ruta graveolens) kaj koriandro (Coriandrum sativum).
Se la odoro de la bruligitaj substancoj estis transdonitaj per la mekanismoj de la korpo al la buŝo de la ekzamenatino, kaj la virino povas gustumi la esencon mem de la fumitaj herboj, la kuracisto povus konkludi, ke ŝi kapablas gravedi kaj naski infano. En la kazo de "malsukcesa vojaĝo" de la odoroj, kiam la virino ne povis senti nek gustumi la herbojn ene de sia buŝo, tiam la diagnozo estis tiu de grava kaj konstanta damaĝo de la inaj genitaloj, igante la inan pacienton nekapabla iĝi graveda kaj sekve kiel malfekunda.
Dum Eŭrifono uzis ĉi tiun metodon antaŭ Hipokrato, estas certe ke ĝi ne estis antaŭnelonge malkovrita praktiko. La fumigo de la vagino, kaj la uzo de la obstetrika tabureto estis plej verŝajne ĝeneraligitaj medicinaj iloj inter la kuracistoj kaj la akuŝistinoj de la epoko. Eŭrifono estis tiu kiu sistemigis kaj riĉigis la fumigprocezon per diversaj herboj, kaj uzis ĝin kune kun la obstetrika tabureto dum la ĉiutaga praktiko.
La fumigado de Eŭrifono iĝis konata kaj fidinda metodo kaj ĝi restis aktiva inter la medicina komunumo ĝis almenaŭ la 7-a jarcento p.K. Aecio de Amedo (502-575) uzis precize la saman metodon, riĉigante ĝin per la demetado de intravagina pesario de ajlo dum la nokto, por determini la diagnozon de malfekunda virino.
Ankaŭ Kleopatra Metrodora (ĉ. 7-a jarcento p. K.) adoptis ĝin, uzante la varianton de Aecio. La metodo de Eŭrifono estis science neklarigebla, sed ĝi estis farita tiel, ke daŭris jarcentojn. Dum filozofoj, kuracistoj kaj akuŝistinoj uzis kaj skribis sur ĉi tiu specifa metodo, Eŭrifono fariĝis forgesita nomo, perdita en la tempofluo ĝis punkto de neekzisto, daŭre serĉante sian ĝustan lokon en la historio de medicino.[2]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Herodiko (487 a. K. - 371 a. K.)
- Perdiko la 2-a (Makedonio) (467 a. K. - 413 a. K.)
- Hipokrato el Kos (460 a. K. - 377 a. K.)
- Sorano de Efezo (98-138)
- Klaŭdo Galeno (129-200)
- Celio Aŭreliano (410-490)