Eŭropa Asocio de Studentoj pri Juro
Eŭropa Asocio de Studentoj pri Juro | ||
---|---|---|
![]() | ||
studenta organizaĵo eldonejo de malfermita aliro ![]() | ||
Komenco | 1981 vd | |
Lando(j) | Belgio vd | |
Sidejo | Bruselo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eŭropa Jurstudenta Asocio (angle European Law Students' Association, akronime ELSA) estas politike neŭtrala, sendependa kaj neprofitcela reto de jurstudantoj kaj junaj advokatoj en Eŭropo
Nuntempe, ELSA estas la plej granda organizaĵo por jurstudantoj, kunigante proksimume 50 000 homojn el 220 universitatoj en 40 eŭropaj landoj [1].
La organizaĵo ofertas gamon da agadoj al siaj membroj kiuj helpos evoluigi iliajn jurajn kaj personajn kvalitojn. La organizaĵo havas sian sidejon en Bruselo.
ELSA havas konsultiĝan statuson en aŭ kunlaboraj interkonsentoj kun kelkaj internaciaj organizaĵoj, inkluzive de la Konsilio de Eŭropo, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN, la Komisiono de UN pri Internacia Komerca Juro, Unesko kaj la Alta Komisiito de UN pri Rifuĝintoj [2].
ELSA estis fondita la 4-an de majo 1981 de studentoj el Germanio, Aŭstrio, Hungario kaj Pollando [3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "ELSA - The European Law Students' Association".
- ↑ E/2016/INF/5. Alirita 2023-04-02 .
- ↑ ELSA - The European Law Students' Association | History (en-US). Alirita 2024-02-15 .