Eŭropa Federacio de Gejaj kaj Lesbaj Sportoj
Eŭropa Federacio de Gejaj kaj Lesbaj Sportoj | ||
---|---|---|
sport-rega organizaĵo LGBTQ+ association (en) | ||
Komenco | 1989 | |
Sidejo | [[]], [[]] | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eŭropa Federacio de Gejaj kaj Lesbaj Sportoj (angle European Gay and Lesbian Sport Federation (EGLSF) estas sporta korpo por samseksemuloj en Eŭropo. Ĝi estis fondita de okcidentgermanaj kaj nederlandaj GLAT-aj sportokluboj en 1989 post kiam ĝi estis inspirita de la unuaj Gejaj Ludoj en San-Francisko, Usono. Ĝia ĉefsidejo estas en Amsterdamo, Nederlando. Hodiaŭ, ĝi havas pli ol cent GLAT-sportajn klubojn el la tuta Eŭropo kiel membroj, reprezentante pli ol 20.000 eŭropajn atletojn.
Ekde 1992, la EGLSF festas eŭropan gejan sportan eventon unufoje jare: la EŭroLudoj, la Eŭropa Geja kaj Lesba Ĉampioneco. Ekzistas du niveloj de EŭroLudoj: grandskala kiu okazas ĉiun 4an jaron kaj malgrand-skala kiu okazas ĉiujare.
Krom proponi sportan eventon al la geja kaj lesba sporta komunumo, la EGLSF volas antaŭenigi la sekvajn celojn:
- batali kontraŭ diskriminacio en sportoj pro seksa orientiĝo.
- stimuli integriĝon en sporto kaj emancipiĝo de lesbaninoj kaj gejoj
- ebligi kaj subteni la alvenon de gejaj kaj lesbaj ĉe sportoj
- subteni la fondadon de novaj gejaj, lesbaj, aliseksemaj kaj miksitaj grupoj