Eŭropa Instituto por Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj
Eŭropa Instituto por Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj | ||
---|---|---|
organizaĵo ![]() | ||
Sidejo | Brusela Ĉefurba Regiono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Eŭropa Instituto por Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj (angle European Institute for International Law and International Relations, akronime EIIR, france L'Institut Européen pour le Droit International et les Relations Internationales) estas eŭropa pensfabriko bazita en Bruselo, Parizo, Stokholmo kaj Ĝenevo [1]. Ĝi estas sendependa politika instituto kaj neprofitcela (NP) organizaĵo kiu reprezentas centron dediĉitan al studoj kaj esplorado pri internacia juro, internaciaj rilatoj, strategiaj temoj kaj socia vivo. La EIIR estas laboratorio por strategiaj studoj por kombini kaj laŭleĝajn kaj strategiajn studojn en la sama kadro. La instituto disponigas forumon en Eŭropo, ĉiujare aranĝante okazaĵojn, debatojn, kaj intertraktadojn [2].
Superrigardo
[redakti | redakti fonton]La Eŭropa Instituto por Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj (EIIR) estas sendependa, internacia neprofitcela pensfabriko dediĉita al administrado de risko kaj konstruado de rezisteco por antaŭenigi pacon, sekurecon kaj daŭripovon. La Eŭropa Instituto por Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj estis fondita en 2009 fare de Mahmoud Refaat en Parizo kaj ekde 2013 en Bruselo kaj Ĝenevo kiel pensfabriko kaj politika instituto. La Instituto estas administrita fare de membroj de estraroj konsistitaj el eks-politikistoj, ambasadoro kaj profesoroj pri politika scienco, internacia juro, internaciaj rilatoj, ekonomio, ktp.
La ĉefaj fokusoj de la EIIR estas internacia juro, internaciaj rilatoj, homaj rajtoj, internacia sekureco, internacia konflikto kaj armea ekvilibro [3].
Amplekso
[redakti | redakti fonton]La Eŭropa Instituto por Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj (EIIR) dediĉas sin al administri riskon kaj konstrui rezistecon por antaŭenigi pacon, sekurecon kaj daŭripovon. per miksaĵo de politika esplorado, strategia analizo, eldonado kaj kunvenado. Kun kunlaborantaro de pli ol dudek landoj kaj larĝa gamo de akademiaj kampoj, EIIR havas oficejojn alfrontantajn ĉefsidejon de Eŭropa Unio en Bruselo kaj oficejojn en Parizo kaj Ĝenevo.
La Eŭropa Instituto por Internacia Juro kaj Internaciaj Rilatoj realigas fizikajn agadojn en konfliktoj en diversaj partoj de la mondo por ĉesigi civilajn konfliktojn, militon kaj procesi militkrimulojn antaŭ internacia justeco. En la lastaj jaroj la laboro de la instituto koncentriĝis pri paco kaj evoluo en Mezoriento kaj Nordafriko regionoj, la evoluo de EU-Eksterlanda kaj Sekureca Politiko, Internacia Sekureco, ankaŭ - en pli malgranda gamo - pri specifaj temoj en la Latinameriko kaj Afriko [4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Résultats de recherche | Associations | journal-officiel.gouv.fr. Alirita 2021-04-24 .
- ↑ EUROPEAN INSTITUTE FOR INTERNATIONAL LAW AND INTERNATIONAL RELATIONS | Info & Löner | Bolagsfakta (svede). Alirita 2022-07-31 .
- ↑ L'institut europeen pour le droit international et les relations internationales association International communication politique europe france gouvernance Paris (france). Alirita 2021-04-24 .
- ↑ Reality & Future of Egypt 10 Years after Jan. Revolution (en-US) (2021-03-12). Arkivita el la originalo je 2021-04-24. Alirita 2021-04-24 .