Eŭropa likopo
Aspekto
Eŭropa likopo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Lycopus europaeus L. 1753 | ||||||||||||
L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Estas specio de plantoj el la familio Lamiacoj. La latina nomo estas Lycopus europaeus L.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]El la greka lykos: lupo, kaj pous: piedo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Herbo plurjara pro ĝia rizomo. Ĝi estas senodora kun simpla senhara tigo. La folioj estas mallarĝaj dentaj kaj paraj sen petiolo. La floroj estas etaj blankaj en akselaj glomeruloj. Ĝi kreskas en herbejoj kaj fosaĵoj en malsekaj medioj (marĉoj, bordoj de riveroj, ktp) tra Eŭropo.
Ĝia uzo
[redakti | redakti fonton]Temas pri adstringa herbo. Kadre de kuracado, tiu planto estas uzita kontraŭ febro kaj tiroida troiĝo. Alia uzo, oni uzis ĝin por tinkturi linon.
La floroj estas mieldonaj.