Eŭropa varmego de 2003
Aspekto
Je aŭgusto 2003 okazis intensa varmego en Eŭropo. Tiu ĉi varmego estis escepta, unue pro sia longa daŭro (du semajnoj) sed ankaŭ pro sia alta grado : multnombraj rekordoj pri temperaturoj estis preterpasitaj tra la kontinento. Plie, la varmego postiris printempon kaj fruan someron relative senpluvajn, samkiel en 1976.
En kelkaj ŝtatoj, ekzemple Francio aŭ Portugalio, la konsekvencoj en la natura medio, en la loĝantaro aŭ en la terinstalaĵoj eĉ kaŭzis politikan krizon.
Almenaŭ 35 000, kaj pli verŝajne ĉirkaŭ 50 000 uloj (precipe maljunuloj) mortis pro la varmego tra Eŭropo.