Eŭropo de Demokratio kaj Diferencoj
Aspekto
Eŭropo de Demokratio kaj Diferencoj | ||
---|---|---|
Europe of Democracies and Diversities Group | ||
Frakcio | ||
Komenco | 20-a de julio 1999 vd | |
Fino | 20-a de julio 2004 vd | |
Antaŭe | Independents for a Europe of Nations vd | |
Poste | Frakcio Sendependeco kaj Demokratio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Eŭropo de Demokratio kaj Diferencoj (angle Europe of Democracies and Diversities, EDD) estis eŭroposkeptikisma frakcio en la Eŭropa Parlamento, kiu ekzistis en la jaroj 1999-2004. Kunprezidantoj de grupo EDD (fine de oficperiodo kun 18 membroj) estis nederlandano Johannes Blokland, dano Jens-Peter Bonde kaj franco Jean Saint-Josse (ĉi-tiu lasta ĝis 2002). Post eŭropaj balotoj en 2004 ĝistempaj membroj kun membroj el novaj membraj ŝtatoj de EU faris novan frakcion Sendependeco kaj Demokratio.